Organiza teamo


Snehaĝa Venkatesh venas de Barato, kaj estas estrarano de TEJO pri edukado, scienco, kaj retaj eventoj. Ŝi ĉeforganizas.





.

Tyron Surmon venas de Britio, kaj estas la prezidanto de TEJO. Li helpis organizi la unuan Retoson en 2021, kaj ĉeforganizis Retoson en 2022. Ĉi-jare, li helpas pri administrado kaj la rilato inter la Retoso-teamo kaj TEJO.

.

.

Francesco Fagnani estas Komitatano A de TEJO por Italio kaj estrarano de la Itala Esperantista Junularo. Esperantisto ekde la jaro 2014, li nun laboras kiel kemiisto ĉe la Universitato de Milano. En Retoso li helpas kun la programo kaj kun la retejo.


.

.

Patricio Agustín Iglesias estas kasisto de TEJO. En Retoso li helpos pri financoj kaj la programo, specife tiuj ĉe gather.town.




.

.

Arya Ferduzi estas unu el komisiitoj de LFA de TEJO. Estas lia unua fojo helpi Retoso-n, kaj li helpas pri reklamado kaj komunikado.





.

Ikvero Almejdo estas estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj rolas en TEJO kiel komitatano B kaj redaktoro de la Movada Rubriko. Dum Retoso li helpas pri la programo.






Lulu Tortue venas de Francio, kaj dum Retoso prizorgas reklamadon.