Programo

Retoso havos diversan buntan programon! Estos amaso da prezentoj pri diversaj temoj, multaj diskutrondoj kaj interagaj programeroj, ludoj, kvizoj, atelieroj kaj koncertoj, dum horzonoj alireblaj por ĉiuj ĉirkaŭ la mondo. Oni ankaŭ povos renkonti homojn ekster la programo, en la pluraj babilejoj, kaj ni estas tre reagemaj al la ideoj kaj proponoj de la partoprenantoj.

Aperis la programtabulo! Klaku ĉi tie por vidi la programtabulon. Atentu, ke programeroj aŭ tempoj povas ŝanĝiĝi. 

Ankaŭ eblas aboni la Google-kalendaron por rekte sekvi la programerojn de la evento! Alklaku la ligilojn por aldoni aŭ elŝuti ilin: Google-kalendaro | iCal-kalendaro.

Se vi volas kontribui al la programo, proponu viajn ideojn ĉi tie!

Interkonado

Estos pluraj programeroj por renkontiĝi kaj konatiĝi kun homoj. La organiza teamo gvidos plurajn grandajn interkonajn programojn komence de la evento. Estos la tradicia Gufujo kaj Trinkejo, kaj konstantaj babilĉambroj estos malfermitaj dum la tuta evento.

Muziko

Pluraj koncertoj okazos dum Retoso. Jen bela ekzemplero de pasinta Retoso:

Prezentoj

Multaj vivaj prezentoj, prelegoj, kaj paneldiskutoj okazos dum Retoso, kun la eblo starigi demandojn al la prezentanto kaj dume komenti kun aliaj spektantoj. Se vi volas kontribui, menciu tion en via aliĝo aŭ kontaktu nin ĉe retoso.tejo@gmail.com.

Ludoj kaj Kvizoj

Ni starigos ludsesiojn dum la evento por ludoj kiel Homlupo, Ŝako kaj multaj aliaj. Ni bonvenigas viajn sugestojn. Krome, Retoso havos ankaŭ Kvizojn por testi sian propran konon, konkursi kun (novaj) amikoj aŭ simple amuziĝi. Kiom da poentoj vi gajnos?

Ekzemplo de kvizo dum IJK 2020

Diskutrondoj

Estos multaj programeroj, dum kiuj oni povos diskuti kun aliaj pri specifa temo en granda vidbabilejo. Ni ankaŭ okazigos liberajn diskutojn post specifaj prezentoj.